Cxu ne eblus TEJO ekkontakti "HiHostels" - http://www.hihostels.com/ - kaj provi interagi iel kun gxi? Mi scias ke sxajnas frenezajxo, cxar sxajnas ke tiuj albergoj ecx konkurus kun Pasporta Servo kaj aliaj esperantajxoj, tamen laux mia opinio estas alveninta la horo montri la geesperantistoj kiel "ne esplorata nicxo" (kvankam mi ne emas al la kapitalismo). Do, proponi tradukojn de la retpagxaroj, prezenti esperanton al la organizo, proponi rabatojn en la kazo de ekzisto de tia albergo en la kongresurbo (malgraux mi preferas la komunan logxejon), ktp. Mi pensis fari tion cxi tie en Brazilo, tamen mi preferis antauxe proponi la aferon mondskale. Cxu mi frenezigxas? Do, mi ne scias, tamen ni provu, la maksimuma mallukro havota de ni estas nea respondo...